![]()
| Eko | Laboro | Rimedoj | Kunlaborantoj | Organizo |
Ni aŭspiciis esplorojn, kiuj ĝis 2008 produktis valoran kaj unikan rimedon por vorta tradukado. Ni tiam, kunlabore kun la esploristoj de la Centro Turing ĉe la Universitato Vaŝintonio, komencis pligrandigi la rimedon kaj igi ĝin pli publike uzebla.
Ni konstruis liberfontan branĉon (uzante PostgreSQL ĉe Linukso) de la informaro, kun la nomo “Leksilo” (anglalingve “PanLex”). Ĝia strukturo ujas pliajn objektspecojn, inter ili temojn, multlingvajn difinojn, fontligojn, gramatikajn vortklasojn kaj ajnajn metafaktojn. Ni sesobligis la grandon de la informaro en Leksilo. En 2007 ĝi ujis 2,5 milionojn da vortoj en 1.029 lingvoj. En marto 2011 ĝi jam ujis pli ol 17 milionojn da vortoj en pli ol 6.000 lingvoj. Ni akiras la informojn de pli ol 3.000 fontoj, interalie multaj vortaroj esperantlingvaj. Ĉu vi posedas ankoraŭ aliajn tiajn fontojn? Se jes, bonvolu kontakti nin.
Ni nun testas procezojn en Leksilo por grandkvantaj kontribuoj per dosieraj ŝutoj. Iu ajn posedanto de, ekzemple, dulingva vortaro povus tiel anigi ĝiajn informojn al Leksilo. En 2010 ni komencis esplori parte aŭtomatajn metodojn por akiri vortfaktojn por Leksilo (Baldwin, Pool kaj Colowick 2010).
Ni ekevoluigas programan instrukciaron, por ke programoj de aliaj povu sendi informpetojn al Leksilo kaj rericevi respondojn. Ni ankaŭ evoluigas kaj testas prototipon de retejo por Leksilo [AVERTO: Safari 5,1 ne uzablas ĉe tiu ilo], kies instrukcioj estas pure leksemaj kaj kiu uzas Leksilon por ĉiulingvigi sin.
Ĉe nia rimedfarado solvendas diversaj problemoj. Inter ili estas:
Por solvi iujn tiujn problemojn, ni difinis staĝajn projektojn. Se ili interesas vin, bonvolu anonci vin.